Esperanto: Kiuj ni estas

La Verda Junularo (GRÜNE JUGEND) estis fondita en 1994 kaj estas la politika junulara organizo de la germana verda partio (BÜNDNIS 90/DIE GRÜNEN). Ni alprenas niajn proprajn progresivajn poziciojn en kaj ekster la verda partio. Kvankam ni oficiale estas parto de la verda partio, ni estas tute sendependaj en niaj politikaj opinioj.

La Verda Junularo (GRÜNE JUGEND) estis fondita en 1994 kaj estas la politika junulara organizo de la germana verda partio (BÜNDNIS 90/DIE GRÜNEN). Ni alprenas niajn proprajn progresivajn poziciojn en kaj ekster la verda partio. Kvankam ni oficiale estas parto de la verda partio, ni estas tute sendependaj en niaj politikaj opinioj.

Ĉiu povas membriĝi ĉe ni ĝis kiam ŝli estos 28-jaraĝa. Vi povas iĝi aktiva membro de la Verda Junularo sen esti membro de la "maljunaj verduloj" (tiel ni nomas ilin). Nun ni havas proksimume 7000 membrojn (en decembro 2009; la membraro daŭre kreskadas). Cetere, ni havas oficejon en la sama konstruaĵo kiel la maljunaj verduloj, kun unu oficeja kunordiganto kaj kelkaj studentoj kiuj laboras por ni. Kion ni volas

Ni estas ekologiaj, socialaj, tre kritikaj pri tutmondiĝo, demokrataj, emancipemaj, kontraŭrasismaj, internaciaj kaj pacemaj. Jen kelkaj el niaj ĉefaj politikaj postuloj:

  • ne plu uzi nuklean energion
  • mediprotektado havu prioritaton antaŭ profitinteresoj
  • pacaj solvoj de konfliktoj
  • altkvalita edukado por ĉiuj, sendepende de ilia socia fono
  • pli da rekta kundecidado por junaj homoj
  • tutmondiĝo kiu ne estu gvidata nur de ekonomikaj kaj mondpolitikaj interesoj de la potenculoj
  • humana drogopolitiko
  • rajto je azilo kaj egalrajteco de migrantoj
  • akceptema, malferma kaj multkultura socio sen diskriminacio aŭ rasismo
  • ke laboro kaj enspezo estu juste distribuitaj
  • ke ĉiu povu uzi la la novajn mediojn kaj povu partopreni la interretan mondon
  • ke la ŝtato defendu bazajn kaj civitanajn rajtojn anstataŭ ilin forigi

Strukturoj

La Verda Junularo estas baz-demokratia kaj estas strukturita de sube supren:

Bazgrupoj estas aktivaj sur la loka nivelo en urboj kaj vilaĝoj. En ĉiu federacia lando ekzistas landa asocio, entute 16 en Germanio. Ĉi tiuj landaj asocioj kunligas lokajn grupojn kaj estas en kontakto kun politikistoj en sia federacia lando. La nacia Verda Junularo kunligas ĉiujn ĉi aktivadojn.

Dufoje jare ni havas federacian kongreson, en kiu partoprenas 300 ĝis 400 junaj verduloj. Ĉiu membro tie povas influi la politikon de la Verda Junularo. Krom diskutoj, decidoj kaj agadoj, dum unu kongreso en ĉiu jaro okazas baloto por nova estraro de la Verda Junularo, kiu prizorgas ĉiujn aktualajn agadojn dum la jaro kunlabore kun nia Berlina oficejo.

Aldone, la Verda Junularo okazigas edukan programon; ni havas dekunu diversajn laborgrupojn, kiuj renkontiĝas dufoje jare por organizi seminariojn pri diversaj temoj. Ekzistas laborgrupoj pri edukado, demokratio kaj kontraŭracismo, drogoj, eŭropa kaj internaciaj aferoj, maldiskriminacio, Israelo kaj Palestino, samseksaj rilatoj, retpolitiko kaj kulturo, homo kaj besto, ekologio, ekonomio kaj socialaj aferoj.

Fine, je eŭropa nivelo ni serioze partoprenas en FYEG (Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj): Krom subteni ĝin finance per ĉiujara kotizo, ni ĉiam nomumas unu estraranon por esti respondeca pri internaciaj aferoj en la Verda Junularo, kaj ni provas ĉeesti kelkajn el la aktivadoj de FYEG.

Pli da informoj? Vizitu la Internaciajn Reprezentantojn.

GRÜNE JUGEND
Hessische Straße 10
10115 Berlin
Germany

Tel.: +49 / 30 / 275 94 095
Fax: +49 / 30 / 275 94 096
Mail: Büro


Weitere Bilder

Achtung: Datendiebstahl

Eine unbekannte Person oder Personengruppe hat sich durch den kriminellen Zugriff auf die Mailverwaltung der GRÜNEN JUGEND alle Emails der Bundesgeschäftsstelle und einiger Vorstandsmitglieder seit März 2011 an eine Emailadresse im Ausland weiterleiten lassen. Wir wissen nicht, wer hinter diesem Datendiebstahl steckt oder mit welcher Intention er durchgeführt wurde. Die Emails wurden samt Text, Anhang und Signaturen weitergeleitet.

Werde aktiv!

Weitere Nachrichten

  • PM: STOPP ACTA - Internationaler Aktionstag am 11.02.

    10.02.2012 Anlässlich des für den 11.02.2012 geplanten Aktionstags gegen ACTA erklärt der Bundesvorstand der GRÜNEN JUGEND: ... weiterlesen

  • STOPP ACTA

    Von: k.l.macke07.02.2012 Seit 2007 wird hinter verschlossenen Türen über das Anti Counterfeiting Trade Agreement, bekannt unter dem Kürzel ACTA, verhandelt. Erst kurz bevor es Realität wird, ist die Öffentlichkeit informiert – wenn auch nicht umfassend. Die GRÜNE JUGEND lehnt ACTA ab und ruft dazu auf, sich laut und kreativ an den Protesten am 11.02.2012 zu beteiligen! ... weiterlesen

...alle Nachrichten

Link der Woche