Kiuj ni estas

04.03.2006: La Verda Junularo (GRÜNE JUGEND) estis fondita en 1994 kaj estas la politika junulara organizo de la germana verda partio (BÜNDNIS 90/DIE GRÜNEN). Ni alprenas niajn proprajn progresivajn poziciojn en kaj ekster la verda partio. Kvankam ni oficiale estas parto de la verda partio, ni estas tute sendependaj en niaj politikaj opinioj.

Ĉiu povas membriĝi ĉe ni ĝis kiam ŝi/li estos 28-jaraĝa. Vi povas iĝi aktiva membro de la Verda Junularo sen esti membro de la "maljunaj verduloj" (tiel ni nomas ilin). Nun ni havas proksimume 5500 membrojn (en junio 2004; la membraro daŭre kreskadas). Cetere, ni havas oficejon en la sama konstruaĵo kiel la maljunaj verduloj, kun unu oficeja kunordiganto kaj kelkaj studentoj kiuj laboras por ni.

Kion ni volas

Ni estas ekologiaj, socialaj, tre kritikaj pri tutmondiĝo, demokrataj, emancipemaj, kontraŭrasismaj, internaciaj kaj pacemaj. Jen kelkaj el niaj ĉefaj politikaj postuloj:

  • ne plu uzi nuklean energion
  • mediprotektado havu prioritaton antaŭ profitinteresoj
  • pacaj solvoj de konfliktoj
  • altkvalita edukado por ĉiuj, sendepende de ilia socia fono
  • pli da rekta kundecidado por junaj homoj
  • zutmondiĝo kiu ne estu gvidata nur de ekonomikaj kaj mondpolitikaj
  • interesoj de la potenculoj
  • humana drogopolitiko
  • rajto je azilo kaj egalrajteco de migrantoj
  • akceptema, malferma kaj multkultura socio sen diskriminacio aŭ rasismo
  • ke laboro kaj enspezo estu juste distribuitaj
  • ke ĉiu povu uzi la la novajn mediojn kaj povu partopreni la interretan
  • mondon
  • ke la ŝtato defendu bazajn kaj civitanajn rajtojn anstata ŭilin forigi

Strukturoj

La Verda Junularo estas baz-demokratia, kaj estas strukturita de sube supren:

Bazgrupoj estas aktivaj sur la loka nivelo en urboj kaj vilaĝoj. En ĉiu federacia lando ekzistas landa asocio, entute 16 en Germanio. Ĉi tiuj landaj asocioj kunligas lokajn grupojn kaj estas en kontakto kun politikistoj en sia federacia lando. La nacia Verda Junularo kunligas ĉiujn ĉi aktivadojn.

Dufoje jare ni havas federacian kongreson, en kiu partoprenas 300 ĝis 400 junaj verduloj. Ĉiu membro tie povas influi la politikon de la Verda Junularo. Krom diskutoj, decidoj kaj agadoj, dum unu kongreso en ĉiu jaro okazas baloto por nova estraro de la Verda Junularo, kiu prizorgas ĉiujn aktualajn agadojn dum la jaro kunlabore kun nia Berlina oficejo.

Aldone, la Verda Junularo okazigas edukan programon; ni havas proksimume ok diversajn laborgrupojn, kiuj renkontiĝas dufoje jare por organizi seminariojn pri temoj kiel sekso, paco, rasismo, ekonomio, edukado ktp.

Fine, je eŭropa nivelo ni serioze partoprenas en FYEG (Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj): Krom subteni ĝin finance per ĉiujara kotizo, ni ĉiam nomumas unu estraranon por esti respondeca pri internaciaj aferoj en la Verda Junularo, kaj ni provas ĉeesti kelkajn el la aktivadoj de FYEG.

Pli da informoj? Vizitu la Internaciajn Reprezentantojn.

Vidu ankaŭ

Esperanto! Pli kaj pli da homoj fascini as pri la ideo de universala, facile lernebla lingvo (germanlingve)

Achtung: Datendiebstahl

Eine unbekannte Person oder Personengruppe hat sich durch den kriminellen Zugriff auf die Mailverwaltung der GRÜNEN JUGEND alle Emails der Bundesgeschäftsstelle und einiger Vorstandsmitglieder seit März 2011 an eine Emailadresse im Ausland weiterleiten lassen. Wir wissen nicht, wer hinter diesem Datendiebstahl steckt oder mit welcher Intention er durchgeführt wurde. Die Emails wurden samt Text, Anhang und Signaturen weitergeleitet.

Werde aktiv!

Weitere Nachrichten

  • Der Holocaust in Film und Buch

    02.02.2012 Welche Bedeutung haben Buch und Film für die Beschäftigung mit dem Holocaust, für das Erinnern, für das Gedenken an das Leid? Ein Artikel von Jacob Hildebrand ... weiterlesen

  • Aller guten Dinge sind drei!

    01.02.2012 BLOCK DRESDEN 2012 – Blockieren, bis der Naziaufmarsch Geschichte ist
    Dieses Jahr werden am 13. Februar und am 18. Februar wieder mehrere Tausend Nazis nach Dresden kommen - wir müssen sie gemeinsam blockieren nd zeigen dass es keinen Platz für Nazis und deren rechte Ideologien gibt!!! ... weiterlesen

...alle Nachrichten

Link der Woche

  • Adopt a revolution
    16.01.2012 | Das Projekt Adopt a Revolution wurde im Herbst 2011 angesichts der anhaltenden brutalen Verfolgung des friedlichen Aufstands gegen das Regime von Bashar Al-Assad von syrischen und deutschen AktivstInnen ins Leben gerufen. ...weiterlesen